Upa

Rivero Upa en Tula
Mateniĝo ĉe Upa

Upa (ruse Упа) estas rivero meze de la centra parto de Rusio, dekstra alfluanto de Okao. La tuta rivero situas en Tula provinco. Ĝia longeco - 345 km, areo de baseno - 9510 kv. km [1].

La nomo Upa verŝajne devenas de la balta vorto kiu signifas "rivero". Baltaj popoloj loĝis tie dum la 1-a jarmilo p.K.

La rivero komenciĝas je 3 km norde de loĝloko Volovo. Ĝis Tula plejparte fluas norden, poste okcidenten kaj alfluas al Okao apud vilaĝo Kuleŝovo. Kutime ĝi glaciiĝas en fino de novembro aŭ decembre, malglaciiĝas fine de marto aŭ komence de aprilo.

Upa estas populara loko de fiŝkaptado[2].

La rivero estas forte malpuligita de tulaj fabrikoj ("Tulaĉermet" kaj aliaj).

  1. Upa en la Ŝtata listo de akvujoj ruse
  2. Upa por fiŝkaptistoj Arkivigite je 2013-04-17 per la retarkivo Wayback Machine ruse

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search